|
|
|||||||||||||||||||||
Raporto pri la vizito de nia „E - grupo da
lernantoj“ el Forchheim ĉe niaj E - amikoj
en Usti nad Labem (Aussig an der Elbe) 20. - 23. de majo 2004
|
|
Nia tre estimata kaj amata
instruistino Evelin proponis al ni, viziti niajn E - amikojn en Usti nad
Labem; ŝi havas tre bonajn kontaktojn kun Josef Križ el tiu al ni nekonata
urbo kaj ankaŭ nekonata regiono; Josef sendis al ni tre bonan kaj detale
specifikitan programon pri nia vizito kaj krome decidis Evelin, la tutan
vojaĝon inluzive de ĉiuj kromkostoj financi el nia klubkaso. Ni veturis
celkonforme per trajno.
Multan dankon al ambaŭ - pro la tre bona ideo kaj pro la bonega plano.
Jam tre frue (07:02) ni sesope ekveturis de la stacidomo en Forchheim;
Manfred kaj mi poste en Erlangen envagoniĝis. Survoje ni manĝis nian propran
provianton kiel tagmanĝon. Post ŝanĝo de niaj trajnoj en Nürnberg,
Marktredwitz kaj Cheb ni atingis Usti nad Labem; tie Josef bonvenigis nin
kore kaj akompanis nin al nia hotelo.
Posttagmeze estis ekskurso (per trolejbuso) al la ZOO-ĝardeno en la
urbokvartalo Krasne Brezno (Schönpriesen). La tre bela ĝardenaĵo situas sur
deklivo de monto; mi estis tre surprizata, kiam mi vidis ĉiam pli
malgrandajn aŭ pli grandajn kaĝojn aŭ liberaerajn instalaĵojn kun plej
diversaj animaloj. Vespermanĝo kun bongustaj manĝaĵoj de la bohema kuirarto
kaj tre bonaj vinoj (ekzemple Müller - Thurgau) kaj bieroj finis la unuan
tagon.
Post nia matenmanĝo en proksima bufedo ni veturis per aŭtomobilo de Josef
kaj per taksio norden de la urbo al la „Tiske steny“ (Tyssaer Wände) en la „Bohema
svisio“ (Böhmische Schweiz); tiu estas belega rokaro el sabloŝtonaj formoj.
Post niaj du rondiroj tra kaj ĉirkaŭ la rokaroj ni tagmanĝis bongustan
tagmanĝon kaj poste ni vizitis la burgon Štrekov (Schreckenstein) kun tre
interesa gvidado en la germana tra la interesaj ĉambroj kaj panoramoj en la
Labemvalon. Vespere estis post nia vespermanĝo kun tipaj bohemaj
manĝospecialaĵoj renkonto kun kvar klubanoj (ni povis paroli unu kun la alia
kaj en Esperanto kaj en la germana) de la E - grupo el Usti nad Labem; pri
ĉi tiu ni tre ĝojis.
La sekvan tagon ni veturis post nia matenmanĝo - denove kaj per aŭtomobilo
de Josef kaj per taksio - nordorienten de la urbo al la Kamenicevalo (Kamnitzschlucht).
Niaj travivaĵoj estis tre diversformaj: Unue migrado, poste veturo tra tre
mallarĝa valo sen vojo per pram-ŝipo (forpuŝata per longa stango), poste
migrado kaj poste tagmanĝo. Post la tagmanĝo remigrado tra arbaro al la
ŝtona raraĵo „Pravcicka pordego“ (Prebischtor) kaj plue al la aŭtoparkejo.
Vespere nia grupo estis gasto de la familio Križ - estis bongusta kaj
plensufiĉa vespermanĝo kaj bedaŭrinde nia lasta vespero en Usti nad Labem.
Nian dankon al la ĉarma edzino!
Post nia matenmanĝo ni promenis malgraŭ pluvo tra la historia parto de la
urbocentro kaj post nia tagmanĝo ni adiaŭis de nia kara, de ni ĉiam tre
prizorganta gastiganto kaj de la urbo Usti nad Labem. Ĝis la revido! Je la
19:17 ni reestis en Forchheim. Multan dankon ankaŭ al nia Christel, kiu tre
konscience administris nian monon.
Gerhard Klingenhöfer
Erlangen