Home
Übersicht
Stammtisch
Kurse
Bücher
Berichte
Termine
Kontakt
Links
Berichte
 

 

Raporto pri la vizito de la E-geamikoj el Forchheim  en la ĝemelita urbo Gherla (Rumanio) dum junio 2004

 

 

Okaze de la oficiala vizito de la komitatanoj el la ĝemelita urbo Forchheim (Germanio) al Gherla (Rumanio), mi raportas al vi pri la belegaj tagoj kiujn ni travivis kune.
Gherla kaj Forchheim estas ĝemelaj urboj ekde la jaro 2000 kiam, oficiale oni subskribis la dokumenton kiu atestas la ĝemelon.
La Esperanto grupo en Gherla apartenas ankaŭ al la Asocio Gherla Forchheim kaj estas en bonaj rilatoj al la Esperanto Asocio el Forchheim. E-membroj de la ambaŭ asocioj partoprenas kune en diversaj E-aranĝoj.
Ĵaŭdo, la 24-an de iunio, alvenis en Gherla delegacio de la Asocio el Forchheim. Venis la prezidanto de la asocio - sinjoro Kading Gerhard, la tradukisto - sinjoro Taran Aleksandru, la prezidantino de la Esperanto Asocio en Forchheim - sinjorino Evelin Geist kaj sinjoro Josef Wilka - E-membro.
Vendredo okazis kunsido ĉe urbodomo en Gherla, ni estis invititaj de sinjoro urbestro mem. Sinjorino Evelin Geist parolis en Esperanto kaj gratulis sinjoron urbestron pro la elekto kiel urbestro de la urbo Gherla. Sinjoro urbestro dankis kaj promesis helpi la Esperanto- Grupon en Gherla.
Sabato, ĉiuj membranoj de la Asocio estis invititaj partopreni ĉe kunsido, ĉe Urba Muzeo, organizita de prezidanto de la Asocio Forchheim-Gherla. Partoprenis pli ol 25 personoj inter kiuj 14 esperantistoj el Gherla. Oni analizis la agadon de la ambaŭ asocioj, mi priparolis pri la agado de la Esperanto- Grupo, pri niaj sukcesoj, pri nia partopreno en diversaj E-aranĝoj landen kaj eksterlanden. Vespere ni iris en restoracion kie ni manĝis, trinkis, kantis kaj sentis bonege.
Dimanĉo, la Esperanto- Grupo en Gherla invitis la gastojn viziti la ĉirkaŭaĵon, ni iris al la kabano de nia E-amiko kie ni ĝuis pri la belecoj de la naturo, ni distris kaj ni parolis nur esperanten. Ĉiuj estis tre kontentaj.
Lundo, ni vojaĝis al Vatra Dornei - mia naskiĝurbo, fama kaj belega ripozloko en Rumanio. La vetero estis bela, ni promenis kaj vizitis multajn interesajn lokojn. Ni vizitis ankaŭ la novan katedralon en Vatra Dornei, kies muroj estas belegaj surpentritaj.
Mardo matene ni promenis tra la urbo Gherla, ni vizitis kelkajn magazenojn kaj, post la tagmanĝo, la geamikoj el Forchheim komencis la revojaĝon al Germanio. Ili bonorde alvenis hejmen kaj mia amikino tuj raportis al mi pri la belegaj tagoj en Gherla.
               

MARIANA BERARIU
GHERLA
RUMANUJO