Home
Übersicht
Stammtisch
Kurse
Bücher
Berichte
Termine
Kontakt
Links
Berichte
 

 

Raporto pri nia aŭtuna migrado la 16an de oktobro 2005

 

La Esperantogrupo Forchheim organizis migradon dimanĉon, la 16an de oktobro. Partoprenis familioj Geist el Forchheim kaj Turban el Bamberg kaj la samideanoj Gerhard Klingenhöfer el Erlangen, Frank Kasper el Nurenbergo kaj ol gvidanto Andreas Knauer el Forchheim. Andreas entuziasme preparis la migradon kaj gvidis nin al la vojo. Ni renkontiĝis nin je la 13.30 horo ĉe la loĝejo de Evi Geist kaj veturis kune al parkejo "Rettener Kanzel". De tie ni migris la vojon

Rettener Kanzel - Lange Meile - Hochrain - Rettener Kanzel.

La migrado daŭris ĉirkaŭ tri horoj. Ni ege ĝuis la belan naturon de la Frankonia Svisio kaj la sunbrilon. Andreas eĉ klarigis al ni kelkajn geologiajn faktojn rilate al la Frankona Svisio.
Je la fino de la agrabla tago ni veturis al vilaĝo Serlbach  kaj ĝuis bongustajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn en gastejo "Stöhr".

Mi povas rezumi, ke la partoprenintoj travivis agrablan posttagmezon.

Specialan dankon meritas Andreas pro la diligenta kaj prospera aranĝado kaj gvidado de la migrado.

Kelkaj fotoj estas videblaj ĉe foto-prezentado je la interreta adreso: http://www.esperanto-forchheim.de/Berichte/auxtunamigrado05/ima0.htm .

Tiun raporton redaktis

Frank Kasper, Nurenbergo